====== Nigro kaj blanko ====== ^E-teksto|[[wpeo>Reto Rossetti]]| ===== Teksto ===== Per nigra ink', sur pagxa blank' Ni skribas, legas ja sen mank', ja sen mank'. Cxar nun komprenas ecx infan', Ke tio estas monda plan', tutmonda plan'! Per nigra ink', sur pagxa blank', Ni skribas, legas, ja sen mank', ja sen mank'. >Sur nigra plat', per blanka kret' La vortoj staras en komplet', en klara net'. Cxar jen ni vidas kun sincer' La alfabeton de l’ liber', de l’ liber'. (2-foje) >Jen nigra beb', jen blanka bub', Por tuta mondo ja sen dub' belega grup'. Cxar scias jam la tuta mond', Ke tiel kreskas la homa rond; la homa rond'. (2-foje) De nigra nokt' al blanka tag' La mondo turnas sin en vag', sin en vag'. Turnigxas por ke cxiu nun Plezuru vice sub la sun', sub la sun'. De nigra nokt' al blanka tag' La mondo turnas sin en vag', sin en vag'. {{tag>kanto litero_n angla}}