====== Nin Portas Plu ====== //Cxehxa popolkanto// ===== Teksto ===== Nin portas plu kaj plu rivera ondo, nin cxirkauxprenas arbara mondo, nin portas plu kaj plu rivera flu', nin portas plu kaj plu rivera flu'. Remiloj kaj sxipet' ja estas etaj, cxu por reveno ni estas pretaj, aux cxu nin portu plu rivera flu', aux cxu nin portu plu rivera flu'? Nin portas plu kaj plu ondet' petola, sub kiu ludas fisxet' ne sola, nin portas plu kaj plu rivera flu', nin portas plu kaj plu rivera flu'. La-la-la... {{tag>litero_n kanto popola cxehxa}}