====== Nokte Sur Ferdeko ====== //Kantas [[Kajto]]// //Auxtoras L. DEIJ kaj Nanne KALMA// ===== Teksto ===== //Drivas hom' plej sola// (2-foje) Sxipe inter ond' kaj ondo Inter mar' kaj stelomondo Drivas hom' plej sola //Kio lin soligas?// (2-foje) Marsenlimo, flustra vento Stelsublimo - kulposento? Kio lin soligas? //Nokto, vento, maro -// (2-foje) Tri eternoj sxturmatakas Mast' kaj kilo, cxio krakas Nokto, vento, maro . . . //Drivas hom' plej sola// (2-foje) Drone inter ond' kaj ondo Inter mar' kaj stelomondo //Drivas hom' plej sola// (2-foje) {{tag>litero_n kanto}}