====== Nokturno ====== //Kantas [[Amplifiki]]// //Teksto tajpita laux auxskultado// ===== Teksto ===== Karino mia, estos nun la lasta nokto, kiam mi havos vin. Baldaux malfruigxos, la tempo de la ombroj venos, sekvota de mateno. Mi cxiam sxatis la nokton plej, cxar tiam cxio sxajnas alia ol tage. La fabeloj, cxiuj belaj rakontoj tiam igxas veraj, kaj mi povas esti tiel libera kiel birdoj en cxielo; nenion timas mi. Nokte mi sentas min forta kaj sekura, kaj mi pensas tiel klare. Karino mia, estos nun la lasta nokto, kaj vi jam mankas al mi. Morgaux mi iros, kaj mi ne scias, cxu mi iam rajtas revidi vin. Kelkajn semajnojn vi al mi donacis. Tial mi dankas vin. Cxi tiuj tagoj certe estis la plej belaj de mia viv'. Kelkajn semajnojn vi al mi donacis. Tial mi dankas vin. Cxi tiuj tagoj certe estis la plej belaj de mia tuta viv'. {{tag>litero_n kanto}}