====== Nordangla fraĆ­lino ====== ^Muziko|angla popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>H.W. Holmes]]| ^MIDI|{{:muziko:Nordangla_frauxlino.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Nordangla_frauxlino.png}} Nordangla frauxlin' en London' trovis sin, gxi kun sxia natur' estis ne en akord'. Sxi pro granda sopir', iam ploris dum la dir': "Mi tre volas reesti en lando de Nord'. //Refreno:// >Ho, la kverko, frakseno kaj verda heder', ili kreskas abunde en hejma la ter'. Tre granda cxagren' esti for de l'teren', kie ludas amikoj dum fojno-farad'. Sonas birdkanta tril' kaj la gaja sonoril' La knabinoj kaj kampoj en bela florad'. //Refreno// Cxu placxas al vi edzinigxi al mi? Tion diris sinjoroj el urbo London'. Gxis al nordangla dom' min invitos norda hom', mi ne jese respondos al ies propon'. //Refreno// {{tag>kanto litero_n kanto angla popola notoj midi}}