====== Nordlando ====== ^Esperanta teksto|[[R. NORDENSTRENG]], [[A. KOFMAN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Da gamla, du fria| ^Originala teksto|[[R. DYBECK]]| ===== Teksto ===== Vi alta, multagxa, libera nordland', vi gaja, silenta, ho vi bela! Saluton al vi, amata rava land', /: al via verd-herbej' kun sun' cxiela. :/ Vi tronas sur granda antikva memor', ehxinta kun glor' de bord' al bordo. Vi estas kaj restas sama kun la glor'. /: Ke vivu mi kaj mortu en la nordo! :/ {{tag>kanto litero_n sveda}}