====== Nostalgio ====== ^Esperanta teksto|[[Chr. Heilskov]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Kær est du, Fødeland| ^Originala teksto|[[St. St. Bliche]]| ===== Teksto ===== Hejmlando kara! Dolcxe en ador' al vi sopiras cxiam la gefiloj. Ripozon sercxas ni cxe via kor', la penso celas vin sur amflugiloj. Cxe vi nur la printemp' en plena pomp', nur tie la somer' kun bril' ridetas, en cxarmo ecx la negxkovrita tomb' de l’ vintro tie en la frost' tremetas. Belega estas mont' kun negxa vert' kaj cxarma val' kun rozoj kaj fontanoj; ecx paradizo estas la dezert', se nur gxi vidis ludon de l’ infanoj. Naskigxis mi en la erika land'; la sun' de mia infaneco brilis sur flavan sablon, dum alauxda kant' jubile inter la tombegoj trilis. Kaj al mi restas la senflora grund' aminda kaj al mia kor' edeno — ripozu foje mi en gxia fund' sur la prapatra erikej-ebeno. {{tag>kanto litero_n dana}}