====== Nova espero ====== ^Muziko|melodio de: La Espero| ^Esperanta teksto|[[S. DRIAGIN]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== En la mondo blovas nova vento. Tra la mondo iras forta voko. En la kantoj de la rugxa sento Nun de loko flugu gxi al loko! Vokas gxi al glavo kaj milito Laboristojn nun de l' tuta tero! Al proleta klaso turmentita Gxi promesas pacon kaj liberon. Sub standardo rugxa de ribelo Kolektigxas fortaj batalantoj, Kaj rapide iras al la celo Kun bataloj kaj kun rugxaj kantoj. Forte staris muroj de miljaroj Inter laboristoj dividitaj ... Sed dissaltos la obstinaj baroj Per komuna lingvo disbatitaj. Sur la forta klasa fundamento, Helpe de la lingvo Esperanto, Laboristoj igxos en konsento Unu granda rondo batalanta. Niaj bravaj fortaj kamaradoj En batalo sanga ne lacigxos, Gxis la cxenoj de la perfortado Por liber' eterna disrompigxos. {{tag>kanto litero_n esperanto}}