====== Nova internacia kanto ====== ^Muziko|Laux franca melodio: Chant du Départ| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Fr. SWAGERS]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Nova lumo nun brilas sur vi, maljuna tero, alte la torcxon svingas ni. El la lumo radias la paco kaj l' espero, nur homamecon celas gxi. Disputoj nin ne plue dividos, nin komprenos cxiu najbar'; en nia kunlaboro nin gvidos la lingvo de l' tuta homar'. //Rekantajxo:// >Antauxen do, por Esperanto! Venu al ni el cxiu monda land', vi varbigxu, varma batalanto, helpu per parol' kaj per kant'. Nova sento varmigas la vivon de la mondo. Esperantisto igas for la malamon cxiaman de l' familia rondo, kie nur frapas unu kor'. Frapigu ni la koron perame, por aliaj kvazaux ni mem; ni semu bonan semon cxiame, kaj fruktojn produktos la sem'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_n esperanto}}