====== Kantaro-vikio iĝas pli moderna ====== Ekde marto 2007 la kantaro funkcias en nova vikiejo - [[doku>wiki:dokuwiki|DokuWiki]]. Estis farita cxio ebla, por konservi informon, kolektita en la kantaro. Tie vi legos pri diferencoj inter la vikioj, novaj trajtoj, iloj, ktp. ===== Informo konservita ===== * kantotekstoj, akordoj, eksteraj ligoj * muzikaj grupoj, albumoj, diskoj * auxtoroj, artikoloj, historio de novajxoj Preskaux cxiam nomoj de pagxoj restis samaj, krom tiuj, en kiuj estis uzita signo apostrofo - gxi estis forvisxita. ===== Informo ne savita ===== Pro malfacileco fari tion teknike, estis ne savitaj sekvaj informoj: * historio de redaktoj * kontribuantoj de pagxoj, farintaj redaktoj ===== Novaj trajtoj kaj iloj ===== DokuWiki estas pli moderna vikiejo, ol uzita antauxe [[UseMod>UseModWiki]]. Administranto de la vikiejo povas ricxigi ilaron, instalante novajn funkciojn. Jen estas plej gravaj novaj trajtoj: * **strikta ensalutigo**. Por sxangxi aux krei pagxojn vi devas ensaluti. Sen tio eblas nur montri pagxojn en la vikio. * **[[wiki:kat:kategorio|etikedoj]]** (//angle: tags//). Ili estas vortoj, priskribantaj enhavon de pagxoj. Dank'al uzo de etikedoj ni kategoriigas pagxojn en la vikio. En la malnova vikio ni uzis specialajn pagxojn por cxiu kategorio (infanaj kantoj, tradukitaj, aboca indekso) kaj kreante novan pagxon oni devis enskribi nomon de pagxo en kelkaj kategori-pagxoj. Tio okupis multe da tempo, se pagxo apartenis al kelkaj kategorioj. Uzante etikedojn vi povas simple alskribi fine de pagxo bezonatajn etikefojn, kaj poste trovi la pagxon laux cxiu el etikedoj. * **konservado de dosieroj ene de la vikiejo**. Se antauxe cxiuj bildoj kaj aldonaj materialoj estis konservitaj en aparta ftp-ejo, aliron al kiu havis nur administranto, nun cxiu registrita uzanto povas sxargxi dosierojn al la vikiejo kaj uzi gxin. * **sintakso** diferencas de la UseMod, sed ne tre, ankaux vi povas uzi [[http://www.wikicreole.org|Creole]]. ===== Aktualeco ===== Cxiuj materialoj estis prenitaj el la malnova vikio duonjare antaux ekfunkcio de la nova vikiejo. Kvankam dum tiu duonjaro sxangxoj ne multis, ili estis kaj indas aktualigi kelkajn pagxojn. Se vi faris korektojn dum tiu tempo, bv. kontroli redaktitajn de vi pagxojn en la malnova vikio kaj fari korektojn tie. Adreso de la malnova vikiejo: http://www.ikso.net/kantaro-malnova/