====== Nova printemp-kanto ====== ^Muziko|Melodio de: Liksom en herdinna högtidsklädd| ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|nova kanto| ===== Teksto ===== Degelis glaci' kaj negxo for. Vekigxis dormanta ter'. En vesto de bela, verda kolor' elspiras gxi kun liber'. /: Printemp'! Printemp'! Kun gxoj' en la kor' ekkantas ni al via honor'. Bonvena vi, ho bonfarant' por cxiu la tera vivant'. :/ Aperas la granda florarme'. En pomp' staras val' kaj mont'. Gracion al cxiu ajn ide' donacis la dia font'. /: Kompleza staras juna galant', primol', konval', siring', heliant' kaj trifoli', la anemon' en kamp' — kaj arbarregion'. :/ Zumadas la burd', zumadas abel' laboras en la somer'. Samtempe gastludas bird-kapel' dumtage kaj dum vesper'. /: "Ku ku! Ku ku!" ripetas kukol'. Belsona vok', de gxoj' la simbol'! Kunkantas vigla kolegar'. Muzikas la tuta arbar'. :/ {{tag>kanto litero_n esperanto}}