====== Nova sento ====== ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Ĉimatene mi vekiĝis al evento en la mondon vere venis nova sento kun la vento de bela maj' plena je bonodoro kaj koloreksplodoj en sezono de malavar' kuŝas mi en la flava mar' de leontodoj ĝoj' kaj amo nun plenigu niajn korojn kiam la krepusko tuŝas la aŭroron kun fromaĝo kaj vinbotel' sur herbej' en la nokta hel' sub la betuloj kiam kantas la najtingal' ni kunkantu kaj spitu al la malbonuloj >//Refreno:// >kiam velkos la lasta flor' >kaj la varmo jam estos for >ni restu kune >kaj ni restu kun la leĝer' >kaj la sento de la somer' >traaŭtune ĉimatene mi vekiĝis al evento en la mondon vere venis nova sento timon mi sentas tre urĝas reveno de solidareco ĉar laboras malica ond' kariganta de nia mond' pecon post peco >//Refreno// ne hezitu pri la respond' nia revo pri bona mond' ja grandiozas plu ludiĝu nia muzik' ĉar neniam la malamik' vere ripozas ĉar neniam la malamik' vere ripozas ĉar neniam la malamik' vere ripozas ===== Eksteraj ligoj ===== {{tag>kanto litero_N}}