====== Novaj kondiĉoj ====== ^Teksto\\ Muziko|[[mikaelo_bronsxtejn|Mihail Bronsxtejn]]| La kanto aludas al la fondo de Asocio de Sovetaj Esperantistoj, ASE en la jaro 1979 anstataux SEJM - la gxistiama "sovetia esperantista junulara movado". La oficialigxo tamen portis ankaux multajn negativajn elementojn, kaj fine rezultis malfortigxon de la organizita movado. La lasta strofo estis aldonita poste fare de alia auxtoro, aludante al la hodiauxaj sxangxigxintaj cirkonstancoj... Videa registrajxo de la kanto dum la UK en Lisbono: [[https://www.youtube.com/watch?v=6RvSmWW3SGo&t=08]] ===== Teksto ===== Vivis ni trankvile en kutima SEJM, estis gxi por cxiuj ni kvazaux kara hejm' . Sed aperis kauxzo por cxiesa mir' – pri kondicxoj novaj venis onidir' . //Refreno, 2 foje:// >Ho, kiaj ni estas felicxaj, >ke venis novaj kondicxoj! Mi en "Aktuale" – bona informil' – legis artikolojn, cxiam kun util' . Oni rekomendas – eble estas ver' – legi la informojn hejme, el leter' . >//Refreno// Estis konferencoj, vere bona far' , intersxangxis sperton ni ankaux en tendar' . Oni rekomendas – eble estas ver' – intersxangxi sperton hejme, per leter' ! >//Refreno// Estis niaj kantoj, la mistera mond' , gxuis la kantadon ni en amika rond' . Oni rekomendas – eble estas ver' – la komunajn kantojn kanti per leter' ! >//Refreno// Eble mi eraras, fia tumultul' , cxar kondicxoj novaj (dume) estas en nebul' . Gxoju kaj petolu nia kompani' , en kondicxoj novaj (eble) bone vivos ni. >//Refreno// - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - //Certe Micxjo pravis, estas li profet' . La kondicxoj novaj - klare - estas fia ret' . Kaj ne plu petolas nia kompani' , en kondicxoj novaj – acxe vivas ni! :-( >Ho, kiaj ni estus felicxaj, >se restus SEJMaj kondicxoj!// {{tag>litero_n kanto esperanto barda movada}}