====== Novaĵletero 1 ====== La letero estas tre malnova kaj rilatis al malnova vikiejo. Pro tio kelkaj ligoj ne funkcias. Saluton, karaj geamikoj! Tiu cxi letero celas sciigi vin pri lastaj sukcesoj en laboro kun libera e-kantaro. Al 27-09-2004 kvanto de kantotekstoj egalas 333! Gxenerala nombro de pagxoj estas 484. Laste prilaboritaj pagxoj rilatas al [[Persone]] (plena kantokolekto), [[Merlin]] (plena kolekto). Estis trovita maniero kategoriigi la materialojn. Ekzemple nun eblas trovi: [http://ikso.net/kantaro/?search====+Teksto cxiujn] kantotekstojn, [http://ikso.net/kantaro/?search====+Teksto+kun+akordoj pagxojn] kun teksto kaj akordoj, [http://ikso.net/kantaro/?search=Posxtelefone kantoj] kun melodioj por posxtelefono, [http://ikso.net/kantaro/?search====+Albumoj+=== informon] pri albumoj de e-bandoj, trovi [http://ikso.net/kantaro/?search===+Mankas+teksto+=== sercxatajn] kantotekstojn, k.a. (vd. [http://ikso.net/kantaro/Sekcinomoj pli detale]) Kantaro-vikio estas unika internacia retejo, havanta unu el plej grandaj en la reto kolekton de esperanto-kantoj. Cxar gxi funkcias kiel vikio, cxiuj dezirantoj facilege povas fari sxangxojn de cxiuj pagxoj kaj aldoni novajn. En la kantaro vi trovos kaj novajn kaj jam klasikajn kantojn, ekzemple: [[La espero]], [[IS]], [[Sola]], [[Hotel Kalifornia]]. Krom tekstoj, por amatoraj muzikistoj haveblas priskribo de [http://ikso.net/kantaro/Akordoj gitarakordoj]. Ankaux ricxas [http://ikso.net/kantaro/E-Muziko_En_Interreto ligaro] al e-muzikumajxoj en la reto. Se vi interesigxas pri e-muziko, venu al la [http://ikso.net/kantaro kantaro], esploru cxu vi havas ion enmetindan, korektindan? Ekzemple, vi povas fari novan ligon en alfabeta indekso kaj enmeti tekston. Aktivularo de kantaro-vikio cxiutage revizias gxin kaj faras neprajn korektojn. Krome vi povas partopreni en la projekto per esprimado de opinioj en speciala [http://groups.yahoo.com/group/kantaro/ diskutlisto] kaj en [http://ikso.net/kantaro/Gastlibro gastlibro]. Antauxdankon pro via partopreno! Amike kaj kunlabore, [[Ljosxa KUZNECOV]], ... {{tag>vikiejo}}