====== Novaĵletero 2 ====== Saluton, karaj geamikoj! Tempo pasas kaj reta esperanta kantaro-vikio dauxre kreskas. Gxi ekzistas dank'al kunlaboro de multaj esperantistoj el diversaj mondopartoj. Estas fiere por ni diri, ke kvanto de kantotekstoj en la kantaro fine de 2007 superis 800! Inter lastaj aldonajxoj estas plena albumo de [[:Supernova]], [[:Inspiro]], [[:Daniel Haddad]] kaj kantoj el japana kasedo [[:Antaux du jaroj]]. La kantaro kreskas ne nur nombre, sed ankaux teknologie. Post transiro al pli moderna vikiejo [[dw>DokuWiki]] ĝi havigis novajn trajtojn, ekz. etikedoj, pere de kiuj nun eblas auxtomate [[:wiki/kat/kategorio|kategoriigi ]] pagxojn. Viki-uzantoj nun havas personajn pagxojn en la kantaro. La vikiejo igxis pli sekura kaj belaspekta. Plej lasta kaj revolucia novajxo estas integreblaj filmetoj de YouTube kaj Overstream. Nun vi ne nur povas trovi tekston de sxatata kanto, sed eble tuj vidi gxian plenumadon, sekvi muzikon, rigardante tekston kaj kunkanti :-) Vero estas, ke da tiuj filmetoj nun ne estas multe, sed ekzistas alternativa varianto - krei subtitolojn al tradukitaj kantofilmoj pere de [[http://www.overstream.net|Overstream]]. Rezultigxas kvazaux reta karaokeo. Startan kolekton de kantoj kun filmoj vd. [[:wiki/kat/filmo|tie]]. La kantaro cxiam bonvenigas kantemulojn kaj muziksxatantojn. Venu al la [[http://ikso.net/kantaro|kantaro]], trovu viajn plej sxatatajn tekstojn. Eble vi deziros ion korekti, aldoni aux proponi. Uzu nian [[:gastlibro|gastlibron]] por skribi viajn opiniojn kaj dezirojn libere. Dankon pro via atento! Amike kaj kunlabore, internacia teamo de kantaristoj {{tag>vikiejo}}