====== Novaĵletero 4 ====== **Kantaro-vikio nun havas pli ol 2000 kantotekstojn!** Ekde 2003 jaro [[http://ikso.net/kantaro|kantaro-vikio]] estas loko por cxiu muzikema esperantisto, kie eblas trovi multegon da kantotekstoj, notoj, videoj kaj aliajn muzikajxojn. Funkcianta kiel vikio, gxi ebligas komunan laboron de esperantistoj el diversaj mondopartoj. Gxi ricxigxas de tago al tago, dank'al krea laboro, korektoj, aldonoj kaj rimarkoj. Dekomence, kantaro-vikio havis nur kantotekstojn, kiujn trovadis komencantojn por lerni la lingvon. Sed la vivo ne staris unuloke kaj nun krom tekstojn vi povas trovi ankaux [[http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/notoj|muziknotojn]], [[http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/akordoj|akordojn]], [[http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/tonsilaboj|tonsilabajn melodiojn]], [[http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/midi|mid-dosierojn]] kaj spekti [[http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/filmo|videojn]]. Nun vi povas vidi originalan plenumadon, auxdi kantojn, kunkanti kun amataj muzikgrupoj kaj kantistoj. [[http://ikso.net/kantaro/wiki/kat/kategorio|Etikedoj]], kiuj akompanas kantotekstojn, faciligas sercxadon kaj strukturigas tutan kantaron. En kantaro-vikio trovis sian duan vivon ankaux paperaj kantaroj. En speciala pagxo vi povas trovi [[http://ikso.net/kantaro/kantaroj|liston de paperkantaroj]] kaj kantotekstojn en ili. Kiu uzas kantaro-vikion? Ho! Komencantoj, gvidantoj de kursoj, amatoraj ludantoj, mem auxtoroj kaj muzikistoj kaj finfine cxiuj muzikemuloj! Se vi antauxe ne vizitis nian vikion, ne prokrastu, eble vi trovos cxe ni delonge sercxatan amatan kanton? Internacia teamo de kunlaborantoj, sen kies helpo nuna granda atingo ne eblus, invitas vin al kantaro-vikio jubilea! Dankon al niaj vikiuzantoj, kiuj ricxigas nian kantaron dum longa tempo, dankon al cxiuj auxtoroj, kiuj permesis publikigi siajn verkojn tie, dankon al cxiuj retumanoj, kiujn tajpis ecx unu literon tie, dankon al vizitantoj, kiuj sercxadas kaj trovadas kantojn tie. **Grandan dankon!** Venu, vidu, kunkantu! ===== Antaŭaj leteroj ===== * [[novajxletero 3]] * [[novajxletero 2]] * [[novajxletero 1]] {{tag>vikiejo}}