====== Novembra Spleno ====== //Kantas [[Gxanfranko Gxulio]]// ===== Teksto ===== Griza mateno blovas sur siajn manojn. Dormemaj auxtoj rampas tra la vilagxo. Per skarpo malpura volvas vintra pejzagxo sian vizagxon, kaj kracxas sur cxies planojn. Arboskeletoj pingligxis al friso cxiela; en la gxardeno, klerika merlo promenas kun manoj subbasken sxovitaj. Sin dispremas kontraux fenestron mia spiro degela. Glaciepoko alrampas; baldaux nin cxasos uroj tra blanka dezerto de negxaj dunoj; sub la malvarma feblo de distaj sunoj ni trolojn timos, kaj klanojn najbarajn frakasos. {{tag>litero_n kanto}}