====== Novembro ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== La auxtuno revenis kaj kun gxi fermita pordo Malvarmigxas la tagoj, tiel estas en la nordo Sed hodiaux surprizis min varmo kaj sun' Vi mankegas al mi, kion faras vi nun? Mi malcertas pri cxio, sed mi venos se vi venos Mi dependas je vi, cxu la kanton vi komprenos? Cxu mi trompas min nur ke vi konas min plu? Cxu mi vivos por cxiam kun vi-forma tru'? {{tag>kanto litero_n esperanto}}