====== Novjara Valso ====== Vortoj kaj muziko de K. FROLOV, E-teksto de M. KOROTJ kaj [[Jefim ZAJDMAN]] ===== Teksto ===== Jen la tago, jen la hor', Kiam venas tempo por Esti en amika rond' Kun tuta mond'. Restas nur sekundoj gxis La novjara improviz', Logas al fabela land' Abigirland'. Estu gxi felicxa, Nova jar', Estu gxojoricxa, Nova jar', Venu al homar' en Nova jar' Paco kaj ben'. Vivu ni sen plor' en Nova jar', Lasu zorgojn for en Nova jar', Cxio eblas dum novjara alven'. Sxultron sercxas frata man', Je gitara akompan' Ne lacigxos gxis auxror' Cxefajra hor'. Je akordoj de gitar' Lasas nin malnova jar', Kaj, sidante en uni', Refrenas ni: Estu gxi bonsanca, Nova jar', Amon gxi donacu, Nova jar', Kaj alportu pacon Nova jar' Al la homar'. Forgesigu pekojn, Nova jar', Kaj esperon veku, Nova jar' Por la paco sur la tero kaj mar'. {{tag>litero_n kanto}}