====== Nu, kiel fartas vi amik'? ====== ^Muziko|[[jxomart_kaj_natasxa|Ĵomart kaj Nataŝa]]| ^Esperanta teksto|[[jxomart_kaj_natasxa|Ĵomart kaj Nataŝa]]| ^Esperanta plenumo|[[jxomart_kaj_natasxa|Ĵomart kaj Nataŝa]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== {{ youtube>N5FMKljbuJU}} Nu, kiel fartas vi amik'? Nu, kiel fartas? Ĉu ne forgesis, kiel brik' De l' bordo startas? Ĉu vi memoras kiel ni Vivis libere? En mondo regis harmoni' En ni, espero La tuta viv', atendis nin Kaj tiam ŝajnis Ke tridekjaro estas fin' Por viva trajno Ke estos hela horizont' Dum multaj jaroj Kaj ne vizitos nin bezon' Kaj la eraroj Ni multon havis por feliĉ' Por nia famo Kaj ne ekzistis superstiĉ' Por ni, krom ano Jes, nun aliaj estas ni Sed malgraŭ tio Vi amas vin, vi amas min Kaj amos ĉiam Nu, kiel fartas vi amik'? Novaĵojn, kiajn? Delonge ne ricevas mi Leterojn viajn ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.deezer.com/br/track/65764902 - La kanto "Nu kiel fartas vi amik'" kanto ĉe Deezer {{tag>kanto litero_n}}