====== Nuboj ====== //Muziko kaj originala teksto de V.JEGOROV// //Traduko de A.JxURAVLJOV// ===== Teksto ===== Sur la ter' - la herba maro. Nuba flug' - en soro klara. Kaj la nub' de live kvara Estas mi, estas mi, estas mi Senglora kaj senpara. Kaj por ni, flugantaj pave, Estas jam nenio grava. Vivus ni - kaj estus brave... Vivus ni, vivus ni, vivus ni - Sed ni nur supre glitas. Cxesos cxu l'eterna glito? Cxu vivakvo estas mito? Kial dauxras la militoj? Nia mort', nia mort', nia mort' Cxu estas senevita? Febla fum' cxe l'hejmtegmento Cedas al malica vento. Panjo, panjo, en silento Auxdas vi, auxdas vi, auxdas vi Nur vocxon mian pentan. Preter rid' kaj preter larmoj Flugas for de nuboj svarmo, Samabunda nubarmeo Glitas for, glitas for, glitas for De l'morto al pereo. {{tag>litero_n kanto}}