====== Nuda ====== ^Teksto|[[Gijom Armide]]| ^Muziko|[[Gijom Armide]]| ^Kantas|[[Gijom Armide]]| ===== Teksto ===== Jen finfine mia tuta ver’ Mi finfine estas nuda Sen farb', sen muziko, sen suker’ Tiel eble plej malpruda Jen finfine mia tutkoher’ Formetinte la vestaĵojn Dancas mi laŭ l’ritmo de l’ sincer’ Nur eligas honestaĵojn Jen finfine mia ekaper’ Mi finfine estas tuta Sen promeso, sen dub’, sen esper’ Tiel eble plej malmuta Jen finfine mia malmister’ Surmetinte la ventaĵojn Sentas min mi unu en l’ aer’ Portas nur elokventaĵojn Se okazas, ke mia nudec’ Estas al vi malomaĝo Ne admonu min al pli da dec’ Daŭre vastas la pejzaĝo ===== Eksteraj ligoj ===== * [[https://gijomarmide.bandcamp.com/track/nuda| Nuda ĉe Bandcamp]] * [[https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar/14-nuda-detail.html| Nuda ĉe Vinilkosmo]] * [[https://tubaro.aperu.net/v/ytb_WDoRHldG7l4/|Nuda ĉe Tubaro]] {{tag>kanto litero_n esperanto}}