====== Numeroj ====== ^Muziko|[[Carlos Devizia]]| ^Originala teksto|[[Carlos Devizia]]| ^Disko|[[Bizara Lando]]| Bizara miksagxo de sonoj, aldsaksofono, VST por imiti Tereminon kaj orgenon, kaj la klasika softvaro “Funky Drummer” (Commodore 64). La teksto parolas pri religio (dek ordonoj, kvin ulceroj), televido (Du kontraux la mondo, Hispane “Dos contra el Mundo” kiu estis tv serio “Bearcats” kun Rod Taylor kaj Dennis Cole, kiun mi vidis kiam mi estis infano), kinejo (Sep Samurajoj, filmo de Kurosawa), literatura (Tri viroj en Boato, verkita de Jerome K. Jerome). Ok Gefratoj (Hispane "Ocho Hermanos" estis Alkohola trinkajxo tie cxi en Argentino).La frazo “nur unu aminda” estas por mia edzino, por esprimi mian amon po sxi. --- //Carlos Devizia// ===== Teksto ===== Dek ordonoj Naux monatoj Ok gefratoj Sep samurajoj Ses kugloj Kvin ulceroj Kvar asoj Tri viroj en boato Du kontraux la mondo Kaj nur unu aminda............vi! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://archive.org/details/BizaraLando {{tag>kanto litero_n eksperimentala}}