====== Nun adiaŭ, vi strateto ====== ^Auxtoro|Albert Grafi Schlippenbach (antaux 1833)| ^E-teksto|[[Ferdinand PFEIL]]| ^Origina titolo|Nun leb' wohl, du kleine Gasse| ===== Teksto ===== Nun adiaux, vi strateto, Kaj trankvila vi tegment'; La gepatroj min postvidis, /: Amatino en silent'. :/ Malproksime mi sopiras Je la bela hejmoland’, Gaje kantas kunularo, /: Min ne tusxus gxia kant'. :/ Multajn urbojn kaj knabinojn En fremdlando vidas mi; La sercxatan, la amatan, /: Mi ne trovas tie cxi. :/ Fremdaj urboj kaj knabinoj,— Mi malgxoje en la rond’, Tre volonte mi reirus /: Hejmen el la fremda mond’. :/ {{tag>kanto litero_n germana}}