====== Nun Majo alvenis ====== ^Teksto|[[wpeo>Emanuel Geibel]]| ^Muziko|[[J. W. LYRA]]| ^E-teksto|[[Ferdinand Pfeil]]| ^E-teksto 2|[[L. E. MEYER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Der Mai ist gekommen| Vidu ankaux alian tradukon: [[migrado]] ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:nun_majo_alvenis.png}} 1. Nun Majo alvenis, Burgxonas la arbar’, La nuboj formigras Tra landoj kaj mar’, Auxdigxas en valoj Gxojega birdkantad’, Sopiras mi la mondon Travagi en migrad’. 2. Ho patro kaj panjo! Foriras mi kun Di’, Fremdlandan felicxon Sercxados nun mi; Ne pasxis mi cxiujn Vojetojn en la rond’, Ne trinkis mi cxiun Bonvinon en la mond’. 3. Antauxen, antauxen, En bela sunbril’! El domo jam logas Alauxdo per tril’, La fontoj murmuras, Zumadas la aer’, Ekgxojas mia koro En cxarma la veter’. 4. En urbo vespere Gajigu min regal’, Ekbrilu bonvino En klara pokal’: Ekprenu gitaron, Gajega muzikant’! Pri mia dolcxulino Eksonu bela kant’! 5. Se foje mi dormos Sen lito sub mantel’, La steloj min gardos Sub blua cxiel’, Per dolcxa murmuro Lulados min tili’, Min vekos frumatene Unua sunradi’. 6. Migrado, migrado, libera vivogxoj’! Cxar Dia spirado Min tusxas en voj’, La koro gxojegas De l’ mont’ al mara ond’ Vi estas belega, Vi vasta, vasta mond’. ===== Teksto 2 ===== **Migremo** Nun majo alvenis, burgxonas la arbar', Do restu en hejmo, filistra homar'! La nuboj cxe cxielo migradas jam for, Laux ili nun fortiras min la migrema kor'. Ho, patro, patrino, adiaux nun al vi, Felicxon ekstere sercxadas nun mi, Ja, multe da vojoj ne vidis mi jam Kaj multe da bonvinoj mi konas nur laux fam'. Antauxen, antauxen sub hela sunradi', Trans montoj, trans valoj kun vigla energi'! La fontoj murmuras, bruigas arbojn vent', La koro kun alauxdo kunkantas pro kontent'. Vespere en urbeto gastigos min trinkej': "Ho mastro, nur vinon, sed de bongusta plej! Ekprenu gitaron, gajega muzikant', Prikantos mi knabinon, de kiu mi amant'." Se mankos restejo kun noktripoz' kaj vin', Sub cxielo mi kusxos, la steloj gardos min, Siblante tilio lulados al dormad', La matenrugxo vekos denove al migrad'! Migrado, migrado, libera gxojo vi, En brust' fresxe blovas la spiro pro vi, La koro gxojegas pro la cxirkauxa rond', Ho kiel estas bela la vasta, vasta mond'. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.lieder-archiv.de/lieder/show_song.php?ix=300063 muziknotoj * http://ingeb.org/Lieder/dermaiis.html melodio kaj traduko en la latina {{tag>kanto litero_n germana}}