====== Nun Mallumas Ekstere ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin // ===== Teksto ===== Nun mallumas ekstere Ene flagras kandel' Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj Staras surtable botel' Mi foliumas senpense Tra malnova gazet' Kaj cxi-nokte mi certe enuas En la profunda kviet' Kial dauxre sxi mankas? Mi ne volas sxin plu Kial dauxre mi auxdas la vocxon Ecx en kaoso kaj bru'? Kaj min mankas la rugxo Kie estas gxi nun? Gxi ne estis la rugxo de fajro Sed de morta folio en auxtun' Mi nur volis komponi Etan kanton al sxi Sed cxi-nokte la vortoj farigxas Stultajxoj aux ironi' Kaj se vi ne kontrauxas Tiam cxesas mi nun Kaj atendos por nova okazo Je la levigx' de la lun'... {{tag>litero_n kanto}}