====== Nur deĵor' ====== ^Teksto|[[Martin WIESE]]| ^Muziko|[[Martin WIESE]]| ^Kantas|[[Martin & la talpoj]]| ===== Teksto ===== Najbaraj voĉoj kiel flustroj de fantomoj Ĝuste antaŭ noktofal' Krepuska lumo sur la multetaĝaj domoj De mia hejmkvartal' Mi scivolemas pri la vivoj de aliaj Ĉu plenaj je ĉagren' kaj pent'? Ĉu ili haltis en la mez' kiel la mia Aŭ fluas laŭ kontent'? >//Refreno// >Kiam mi vidas vin kaj volas ĉion diri >Vi ŝajnas tiom longe for >Se vi ne aŭdas mi ne scias kien iri >Kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor' Mi ĉiam kredis ke la vivo pliboniĝos Ĝis mia pli matura aĝ' Kaj jen mi staras, sed kontraŭ la vertiĝo Ne helpas mia saĝ' Kaj dum mi iras tra la blankaj koridoroj La tagoj pasas sen rimark' Mi min kredigas ke atendas la trezoro Ĉe l' fino de pluvark' >//Refreno// {{tag>kanto litero_d}}