====== Nur la patrin’ ====== ^Teksto|René de CLERCQ| ^Muziko|Emil HULLERBROECK| ^E-teksto|[[Juul KARNAS]]| ^Origina titolo|Moederke aleen| ===== Teksto ===== Ho, kiu infanon ja lulus, Se ne estas gxia patrin’? Kaj kiu nenion postulus Por zorgoj kaj flegoj sen fin’? Ho, kiu pri gxi atentadus, Sin metus je gxia dispon’? Kaj gxiajn cxemizojn ja gladus, Aux zorgus pli bukla harkron’? Ho, kiu al gxi ecx proponus La lastan eron de l’pan’? Jes, kiu la vivon fordonus Ridante pri mort’ pro infan’? //Rekantajxo:// >Kara, kara, nur la patrin’, Do, do do deridine Kara, kara, nur la patrin’ Cxe la lulil’ gardas vin. {{tag>kanto litero_n flandra}}