====== Nur per kokaino ====== ^Teksto\\ Muziko|Rui Miguel CASTRO| ^E-teksto|[[António MARTINS]]| 1992.05 ===== Teksto ===== Ne helpas min ebriigxi per vodko, ja ne per gxino mi forgesos vin... Mi hasxisxumis, pilolojn glutis gxis kompleta frenezigx'! Ne rezultis per viski', per virinoj ankaux ne: Nur per kokaino mi formetos vin el mia kor'! //Refreno:// >Nur per kokaino, >nure kokaine; >malfacilas dauxri plu >- cxiam kokaino >- mi bezonas iun >por forigi vin el mia vivo! >cxu cxi-foje >mi renkontos la angxelojn? >Ja cxi-foje >mi survojas al tomb': >kaj jen per kokaino >mi formetos vin el mia kor'! Ne helpas vesperigxa torpor' el marihxuana fum': ja vi ne revenos plu. Mi trovis la cxarmon de alia virin' kaj sekse sxi sin donas kaj diras "Mi volas vin!" Sed frue tre frue revenis plej desperiga angor': nur per kokaino mi formetos vin el mia kor'! //Refreno// {{tag>kanto litero_n}}