====== Nur per okulo tostu min ====== ^Esperanta teksto|[[M. C. BUTLER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Drink to me only with thine eyes| ^Originala teksto|[[Ben JONSON]]| ==== Teksto ===== Nur per okulo tostu min, mi same tostos vin; aux lasu kison en pokal', kaj ne necesos vin'. Soifo el anima font' postulas trinkon dian, sed por nektaro de Amor' mi ne fordonus vian. Al vi rozfloron sendis mi, kun amo en la kor', fidante ja, ke tie gxi ne povos velki for. Sed vi post kara lipa prem' resendis gxin al mi, de kiam gxia dolcxodor' parolas nur pri vi. {{tag>kanto litero_n angla}}