====== Nur Por La Pano ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Borje // ===== Teksto ===== Frumatene, lummalplene, lace, pene La vekigxo, ellitigxo, ekstarigxo Matenmangxo, kia arangxo, nur orangxo Senprokraste, minutlaste, kure, haste Al metroo mi rapidas Tie jam silente sidas Pleb' gapanta oscedanta Cxiu tago, sama ago, por la pago Rutine, masxine, senfine Mi produktas, peno fruktas, la masxino ruktas Mi konstruas, bore truas, sxrauxbas kaj bruas La masxin' elektre zumas Buntaj lampoj palpebrumas Radoj iras, mi sopiras FOR! Nur por la pano, nur por profito Kontraux la sano, kontraux spirito Mangxopauxzo, restajx' sen sauxco, kia nauxzo Kafoklacxo, pri auxtacxo, pri la macxo Pri virino, kaj pri vino, pri nikotino La kunuloj, veraj nuloj, kun splenokuloj Poste restas laco nura Vestajxaro tre malpura Mankas forto, mankas tempo... {{tag>litero_n kanto}}