====== Nur vin mi amos ====== ^Teksto|[[Philo FOURNIER]]| ^Muziko|[[Philo FOURNIER]]| ^E-teksto|[[Rikardo CASH]]| ^Kantas|[[Philo FOURNIER]], [[La Alburnoj]]| ===== Teksto ===== Perditas mi, jam sen reven'. En la vejnoj la kobra venen'. Min savi mi volas, sed 'stos nur ruin'. Mi ja amos, mi amos nur vin! Nur vin mi amos, mia trezor'! Nur vin mi amos gxis vesperhor'! Adorata mia krimulin', talentas vi detrui min. Por defendo mia mankas util', viaj manetoj 'stas tenera armil'. //Rekantajxo:// >Nur vin mi amos, mia trezor'! Nur vin mi amos, bela horor'! Nur vin mi amos kun pli da kor'! Nur vin mi amos gxis mortangor' — gxis mortangor'! La jxaluzo por mi 'stas nokauxt'. Kuntusxigxu nune nia hauxt'! Por rivalo 'stos murdplenum'. La kaco bauxmos cxe mia pendum'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_n franca}}