====== Odo al Eŭropo ====== ^Muziko|[[Ludwig van Beethoven]]| ^Esperanta teksto|[[KuboF Hromoslav]]| ^Esperanta plenumo|[[VE!]]| ^Tipo|adapto| Muziko devenas de **Odo al Ĝojo**, teksto estas inspirita de la Esperantlingva versio de //Umberto Broccatelli//. Inspirita de la [[http://www.europo.eu/eo/euhropa-himno|iniciato de EEU pri Eŭropa himno en Esperanto]]. ===== Teksto ===== Kantu kune amikaro kanton de eterna ĝoj’ viaj lando, leĝkrepovo postnelonge estos for Superŝtato grandioza lando sen ajnsuperstiĉ’ surbazita de ŝtal’, karbo ĉu de homoj unuiĝ’? La Eŭropa konstituci’ - manifest’ de homa vol’. Aŭ nur granda prostituci’ por pleje alta tavol’? Via flago kunfratigas komercistojn sur merkat’. Ĉu ni ĉiam kriis vane ĝuste pri nur tia stat’? Ho, malnova kontinento kio estas via sort’? Kuniĝinta diverseco estas nia granda fort’ Pro profito, mono blinda rompiĝas la paclabor’ ni vin prenas, la unio ŝanĝas vin por eternbon’ {{tag>kanto litero_o politika}}