====== Ofte en paca nokt' ====== ^Esperanta teksto|[[P. BENNEMANN]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Oft in the stilly night| ^Originala teksto|[[Thomas MOORE]]| ===== Teksto ===== Ofte en paca nokt', se dormo ne min prenas, pri la pasintaj tagoj rememoro venas: pri ridoj, larmoj, ama vort', al juna knab' dirita, pri belokul', senluma nun, pri koro, nun rompita. //Rekantajxo:// >Tiel en paca nokt', se dormo ne min prenas, pri la pasintaj tagoj rememoro venas. Kaj la memoro pri amikoj formortintaj, kiel folioj en malvarma vent' falintaj, gxi igas senti, kvazaux mi cxe fest' dezerta sidas: la gastoj for, — mortinta lum', — velkinta flor' dancglitas. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_o angla irlanda}}