====== Okazo Dum La Censo ====== //Auxtoras [[Mikaelo BRONSxTEJN]], datita de oktobro 2002.// ===== Teksto ===== Verda stelo iom palas. Censo dauxras. Rublo falas. Do, registru en la listo: Estas mi esperantisto! Frauxlineto - registranto milde pepas: "Jen demando: Kie skribi en la listo: "Estas li esperantisto!"? Frauxlineto, mi kun deco jxuras pri l' civitaneco! Skribu, kara, kun persisto: "Civitan' - esperantisto!" Poste pensas mi kun peno pri la etna aparteno, Kaj registras kun insisto: "Naciec' - esperantisto!"< Vica punkto simpatia - pri l' gepatra lingvo mia. Ja videblas ecx el disto: Estas mi esperantisto! Sekvas punktoj tute glataj pri la lingvoj posedataj. Skribu, skribu vi sen tristo: "Estas li esperantisto!" En la list' demandoj multas... Tiu censo plene stultas! Skribu cxie en la listo: "Estas li esperantisto!" La frauxlinjo jam sen miro sercxas vojon por eliro. De-post pord' auxdeblas moto: "Ja li estas idioto!" {{tag>litero_o kanto}}