====== Oksikoko ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Mikaelo BRONSxTEJN]]| 1980 ===== Teksto ===== Ree nin post someraj vantoj trankviligas la trist’ auxtuna, ree en oksikokaj vangoj respegulas sin oro suna. Estis multaj ideoj belaj dum tendara diskut’ auxdaca, kaj la lando de verdaj steloj nun solvigxis en vivo paca. En la mond’ akurata cxiu havas la lokon: segxon la advokato, tekon la diplomato, amon – cxiu amato, havas mi oksikokon! Revoj, revoj, vi – sapvezikoj, kreve krakas en vivo kruda... Ofte inter la kapoj brikaj cedas ni al la ver’ apuda. Tiu fugxis disrevigxinta, tiu mortis pro koratako, tiu ion atingis pro la cxiopova “haroza brako”. Ne al pompa jubeo pregxas povra ermito. Jes, ni strebas al kreo, sed la vica ideo vane staras kun veo antaux pordo fermita. Mi en marcxoj trankvilon sercxas, oksikoko – la amo mia, post senvenkaj bataloj, certe, savas min gxia sorcx’ magia. Se dum la rikoltado sxvita mi alvokon aux mokon auxdas, – tenas min la afer’ profita, – ne kverelas mi, ne aplauxdas. Vi komprenu, amiko, mi ja auxdas la vokon, – sed afero komplika – opinio publika, kaj mi estas laika, – havas mi oksikokon. {{tag>kanto litero_o esperanto barda}}