====== Okul-parolo ====== ^Muziko|[[Paul Lincke]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Cxu vi min amas, de la vento mi Deziris, ke respondon donu gxi. Sen iu diro gxi rapidis for, En duboj restis la sopira kor'. La sun', la nuboj kaj la mara ond', Min lasis ankaux ili sen respond'. Sed rigardante la okulojn du Mi nun vin mem demandis plu: >Cxu vi min amas kaj ami volas Min tuta-kore kaj sen cxes'? Kion la busxo ne jam parolas, Gxin diras via okula jes. Cxu vi min amas, nek de l’ venta spir' Al mi necesas la responda dir', Nek de la suno nek de la nubar', Nek de l’ murmura vocxo de la mar'. Finigxis duboj kaj demandoj mil, Cxar legas mi en la cxiela bril' De tiuj cxi okulo-steloj du, Demandi ne necesas plu. >Kion la busxo ne jam parolas, Gxin diras via okul-kares'. Do ni nin amas kaj ami volas Nin tuta-kore kaj sen cxes'. {{tag>kanto litero_o esperanto}}