====== Okuloj Viaj ====== //Muziko kaj teksto de [[Ocxjo DADAEV]]// ===== Teksto ===== Okuloj viaj du - du larmaj lagoj. Kvieton trovu vi en miaj brakoj. Kaj pelu triston for - por kio tristi? Mi volas por cxiam kun vi ekzisti. Animoj niaj du - du brilaj steloj. Varmigas via rid' dum ajnaj geloj. De mi ne kasxos vin nebula foro. Brilegon de la am' eksentos koro. {{tag>litero_o kanto}}