====== Ole Lukoje ====== //Auxtoras Konstantin FROLOV, e-teksto de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Cxe najbaro mia en mallum' Nur kandelo brulas ofte, dum Iu ploras tie, ankaux nun Sole, malgxoje. Eble pro ofendo aux malsan' Sentas tie sola sin infan'. Cxu foriris al alia land' Ole Lukoje? Kiu estas kulpa pri malbon', Ke mizera igxis mia dom? Ja sen koloraj songxoj, sen kanzon' Ne eblas gxojo. Mi demandis - mutas la silent', Nur digelas lum' en firmament'. Tie flugas en kabriolet' Ole Lukoje. Cxe najbaro mia en mallum' Nur kandelo brulas ofte, dum Iu ploras tie, ankaux nun, Sole, malgxoje. Ankaux min obsedas atoni'. Povas esti, tie ploras mi. La animo tristas nun pri vi, Ole Lukoje. Dormu, bebo, tristo lasos vin, La amiko venos, kredu min, Kaj tenere tusxos - dormos vi Gxoje ci-foje. Post la vintro, kun printempa bel' Li aperos stele de cxiel', Vi rekonos tuj laux la ombrel' Ole Lukoje. {{tag>litero_o kanto}}