====== Omaĝe al Marie Schröder ====== ^Muziko|[[Kim J. Hendriksen]]| ^Esperanta teksto|[[Kim J. Hendriksen]]| ^Esperanta plenumo|[[Martin Wiese]]| La kanto verkiĝis omaĝe al Marie Schröder, kiu iniciatis la unuan Esperanto-klubon en Kopenhago kaj krome fondis la danan landan E-asocion. ===== Teksto ===== Sur vand' en klubej' pendas malnova fot' belulin ' mistika vizaĝ' mi tre ŝatus koni vin >//Refreno:// Marie estis via nom' Marie sed tro juna vi iris for Marie falis vi de svisa rok' sed vi ĉiam estos en mia memor' Kaj nun mi anas en via klub' kaj mi vidas vian foton jes kaj mi admiras vin kia junulina fortec' >//Refreno// Marie estis via nom' Marie sed tro juna vi iris for Marie falis vi de svisa rok' sed skribis amikoj sur via tomba ŝton' Dankon pro via laboro por alta, kara celo mem vi restos en memoro de anoj de la verda stelo (x2) ===== Eksteraj ligoj ===== [[https://www.youtube.com/watch?v=jpdaFmFMeGk|La kanto jutube]] {{tag>kanto litero_XX}}