====== Ombroj vagas ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ===== Teksto ===== Ombraj vagas sur arbar-vojeto, Placxas ja al mi vespera mond', Ne rapidu, atendu iomete, //Sidu ni cxe l'fajro en amika rond'.// (2-foje) Geamikoj vokas kun la kanto Al ankoraux nekonata cel', Kaj ja super la suno subiranta, Nia rev' ekbrilas kiel klara stel'. En okuloj viaj elokventoj Sxajnas la tutmonda harmoni', Ne rigardu, vi tamen malatente, Ke ne estu miskompreno inter ni. Hela luno iras por promeni Sur la lakta vojo galaksi', Geamikojn auxdas mi sen gxeno, Mi dedicxas kanton tiun cxi por vi. {{tag>kanto litero_o}}