====== Ondo ====== ^Teksto\\ Muziko|Tom Jobim| ^E-teksto|Flávio Fonseca| ===== Teksto ===== Rakontas mi: Okuloj ne vidivas plu L' aferojn kiujn nur komprenas nia kor' Ĉar fundamentas ja nur la am' Tute ne eblas feliĉiĝi sole Ceteras mar' Ne ĉio rakonteblas plu Belegajn sentojn havas mi kaj donas for Ĉar fundamentas ja nur la am' Tute ne eblas feliĉiĝi sole En l' unua foj' ni vidis nin Due l' eternec' etendis sin Kaj nun lernis mi Pri l' ondo leviĝinta plu Kaj pri la steloj kiujn ne kalkulis ni Ĉar amo iĝas bela surpriz' Kaj dume nokte ĉirkaŭvolvas briz' {{tag>kanto litero_o portugala}}