====== Ondon post ondo ====== ^Teksto \\ Muziko| Paolo CONTE| ^E-teksto| [[Giuseppe CASTELLI]] | Origina titolo: **Onda su onda** ===== Teksto ===== Mi kompatinda, cxu ne? En la malhel' mi timas tre. La akvo frostigas min, jam proksimigxas mia fin'. Mi defalis de la sxipo, mi defalis dum okazis sxipa balo... Ondon post ondo la maro forportos min al la sencelo, en la manojn de sortaj strangeg' kaj kruelo; ondon post ondo mi iras for pli kaj pli, la sxipo perdigxas lampire en blu': ne plu savigxos mi. Sara, cxu vi rimarkis? Vi ade dancas kune lin, fermitokule vi premas lin, Sara, sed ne tro gravas... Insula cxarma graci', dolcxa klimato cxirkaux mi; la palmoj kaj la bambu' kaj la senlima mara blu; dum mi kusxas kaj la suno min sekigas, la vidajxo revinstigas... Ondon post ondo cxi tien portigxis mi: ritmoj amkantaj, framboj, bananoj, virinoj cxarmantaj; ondon post ondo mi alkutimigxis jam: neniam el vi al mi venis cxi tiaj gxoj', felicx' kaj am'. Sara, cxu vi rimarkis? Vi ade dancas kune lin, fermitokule vi premas lin, Sara, sed ne tro gravas... {{tag>kanto litero_o itala}}