====== Onklo Antal: problem' dume ne estas! ====== ^Teksto-Muziko|grupo Gerilla, 1972| ^E-teksto|[[Szilvási László]]| ===== Teksto ===== 1. Onklo Antal satmangxis en iu sabata tag' , oscedis lante kaj tra fenestro rigardis li al najbar' . Silenta verda kamp' kaj cxion regis la kviet' , //(sed)// sur la domo de najbaro flamis la tegment' ! Brulis la dom' , egis la flam' , torentis la fajrer' Antal l' fenestron fermis: ne koncernas lin l' afer' . >Najbara dom' brulas, "gxi min tute ne tusxas!" >//(nur)// Najbara dom' brulas, problem' dume ne estas. 2. Iu vigla fajrer' transsaltis, la vent' alportis gxin, tamen Antal la najbaron kulpigis sen fin' . La dom' de onklo Antal finbrulis gxis fundament' , lin atendas bela viv' kun kalko kaj cement' . En nova domo jxus farita Antal ripozas, (sed) el najbara vilagxo l' vento brulfumon portas. >Najbara vilagx' brulas, koncernita mi ne 'stas, >Najbara vilagx' brulas, problem' dume ne estas. 3. Disvastigxis ja la fajro, brulas jam l' najbara urb' , bragxfabriko volas acxeti l' tuton kun plezur' . Sed la vivo ne ekhaltas, rekonstru' 'stas la task' ! Morterfaro, la agrabla faratas sen prokrast' . Kiam fine post du jaroj pretas jam la dom' , "La land' najbara ekbrulis flame!" - venas la inform' . > Najbara land' brulas, koncernita mi ne 'stas, > Najbara land' brulas, problem' dume ne estas. 4. Terura incend' disvastigxis, jen kia domagx' , La tuta kontinent' ekbrulis, postrestis nur bragx' . Onklo Antal transvivis pereon de la mond' , Per tuta forto komencatas rekontru' de la dom' . Kaj kiam sur la lok' de l' ruin' ekstaras la domar' , informo pri terura incend' venas de transmar' . >Ne cxi kontinent' brulas, koncernita mi ne 'stas! >Ne cxi kontinent' brulas, problem' dume ne estas. 5. Onklo Antal vekigxis, kaj forte strecxis sin, Aj, denove strangajn kaj terurajn songxis li. En lia songx' brulis la ter' , cxie regis flam' , Oscedis lante kaj tra fenestro rigardis li al najbar'. Silenta verda kamp' kaj cxion regis la kviet' , sed sur la domo de najbaro flamis la tegment' . > Najbara dom' brulas, "gxi min tute ne tusxas"; > Najbara dom' brulas, problem dume ne estas"! \\ -ls- {{tag>kanto litero_o hungara}}