====== Optimismo ====== ^Muziko|melodio de fragmento el la opero “Orfeus i Underverdenen"| ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== La mondon regas despotismo, obeas tuta la homar', la globo kuras al abismo pro kolektiva la erar'. Cxu ankaux cede ni partoprenu en de l’ kulturo agoni'? aux eble penojn de l’ kor’ subtenu ni en la mensa terapi'? — Ni faru cerban gimnastikon, kaj ne la propran umbilikon hej-o, hej-a! rigardadu ni! Malgraux la monda pesimismo ankoraux vivas la esper'! Malgraux spiritfatala skismo la vico venos al la ver'! Ankoraux sonas evangelio, la lumo brilas en malhel', ankoraux vivas la simpatio, malantaux nuboj brilas stel'! Nur de l’ malbono la radiko, sed ne la propra umbiliko — hej-o, hej-a! estu via cel'! {{tag>kanto litero_o esperanto}}