====== Orangutango ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de [[http://esperanto.net/literaturo/autor/rrossetti.html Reto_ROSSETTI]], muziko de Nanne KALMA.// ===== Teksto ===== En kagxo kauxras la orangutango. Por li skeleta arbostump' figuras la praarbaron, kaj anstataux mango duonorangxo sur la ter' malpuras. Tra sxnur' li grimpas kvazaux tra lianoj. Anstataux brancxoj fera krad' ajxuras. Ho, arba virtuozo, viaj manoj kvarope svingas la elastan korpon, kiu en cxiuj nervoj kaj organoj spegulas min, mokante mian turpon. Mi, homo, frato via laux la sango, envias vian flugfacilan kurbon kaj vian formadapton, ho orango. {{tag>litero_o kanto}}