====== Orfino ====== ^Teksto|[[gabriel aresti]]| ^Muziko|popola| ^Kantas|[[marcxela fasani]]| malricxo, malsato kaj malespero sxajnas esti cxefaj trajtoj en la vivo de euxskaj popolanoj. cxu ili sukcesos muldi pli bonan estontecon? ===== Teksto ===== cxi-monden venis vi orfine kaj naive. cxu malricxul' esperojn rajtas efektive? kaj tion diris vin patrino pro kompato, esperojn finmortigis dum milit' soldato. sed vi ne respondecos pri alies sxuldo vi devas zorgi nure pri estonteco-muldo. travivis ni tre ofte malsateg-epokojn klopodis silentigi ni stomakajn vokojn kaj migris ni for de la kara hejma fajro en sercxo de mizera malricxul-salajro. je edzinigxo vi posedis nur kvin jupojn du por la vend' kaj du por lombardistaj lupoj nur unu restis kaj gxi estas nun cxifono dum ade por acxet' de nova mankas mono. infano sur la brako, en la ventr' infano maizo en la kamp' kaj edzo trans dogano nur restas tri mallongaj stumpoj en fajrujo por vi ne plu brilados lumo en la tujo. vi estas laca gento, nia euxska gento, kvankame vi neniam pekis dum momento. sed vi ne respondecos pri alies sxuldo vi devas zorgi nure pri estonteco-muldo. {{tag>kanto litero_o kasedo euxska}}