====== Organizanto ====== ^Muziko|Don FELDER, Don HENLEY, Glenn FREY| ^Esperanta teksto|[[rocxjo|Rogier HUURMAN]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala titolo| Hotel California | ^Originala plenumo|Eagles| Organizanto estas originale verkita por la muzikalo [[june_kaj_kune]], de IJK-ĉeforganizanto Roĉjo, kaj ĝin kantis la rolula ĉeforganizanto 'Simon'. ===== Teksto ===== Dum membrokunveno, antaŭ tri jaroj jam, Ni decidis inviti, kaj kreiĝis team’ Devis trovi gastejon, kun ducent litoj aŭ pli Verkis inviton kaj kalkulis buĝeton, kaj post ĉio ĉi… Ni gastigos IJK-on, historia honor’ La teamo kunvenis, festis kaj planis ĝis malfrua hor’ Ĉar ja estas laboro, ĉiam nova deĵor’ Mi vekiĝis meze de la nokto kun krio el la kor’: Kial mi iĝis organizanto De la mondkongres’ Junularkongres’ Multe por fari por organizanto Sed sukcesos ni Kaj aliĝos vi Do ni kreis retpaĝon, kun informoj en ĝi Kotizoj, loĝado, busoj, trajnoj kaj pli En propraj ĉemizoj, varbadis ni Homoj amase aliĝis, jam tuj kvindek tri Kaj ili petas informojn, pri vojaĝo aŭ pag’ Iuj volas inviton, iuj volas resti por plia tag’ Dum kiam ni aranĝas, artistojn por ĉiu vesper’ Ĉu neniu legas, kio estas en novaĵleter’? Kial mi iĝis organizanto De la mondkongres’ Junularkongres’ Ĉiam defioj por organizanto Do ne mankas stres’ En la mondkongres’ Ĉio preta por gastoj, post longa prepar’ Ĉio estas planita, la kulmino de tiu ĉi jar’ Ja estas surprizoj, mi rezignas je dorm’ Kun kafo kaj volontuloj ni sukcesas tra la ŝtorm’ Je la dua nokte ĉio estas en ĝusta lok’ Mi apenaŭ dormis kaj vekita de sekva alvok’ Nun ni ludos homlupon, sed mankas unu hom’ Mi eĉ ne hezitis, kaj kriis tra la dom’: Tial mi iĝis organizanto De la mondkongres’ Junularkongres’ Por vi mi estas organizanto Kaj mi helpos vin Ĝis la lasta fin’ {{tag>kanto litero_o}}