====== Pablo ====== //Auxtoras [[Gianfranco MOLLE]]// ===== Teksto ===== La patro forpasis jaron jam Neniu plu kultivas vinberon Sur la manoj spuroj de laboro Kaj tro da filoj por mangxigi Per trajno mi foriris kaj tiel bone Ne sxnuro la valizon cxirkauxprenis Gxi kunestis nur per ioma amo Gxi kunestis nur per ioma malamo Por hispana kolego nenio valoras Nenio gravas krom babili Pri la batalkoko, dum trinkeje vesperigxas Li paroladis strange, nenion mi komprenis Sed mi kun li la panon partoprenis Kaj la mastro ne aspektis tiel malice Oni pagigis pablon, pablo vivas Mi kapablas per manoj kastelojn masoni Makadami sxoseojn kaj paroli kun pablo Li sperteas pri l' inoj kaj perfidas edzinon Per virinoj kaj vino kaj tutverda svislando Kaj fine li falis, li falis hazarde, pensante Sian kokon bravan kaj edzinon dikigxintan Laux jxusa foto Li paroladis strange, nenion mi komprenis Sed mi kun li tabakon partoprenis Kaj la mastro ne aspektis tiel malice Oni mortigis pablon, pablo vivas {{tag>litero_p kanto}}