====== Paco ====== ^AĆ­toro|[[Adama V. SCHELTEMA]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Paco super malluma tero, Jxetu radion de la kompat' Super lacegaj kaj vunditoj, Super amasoj da mortigitoj; Super tremetantaj lipoj, Nun paligxintaj pro plorad'. Paco, venu al luma foro, Kien rifugxis vi pro dolor'; Venu al viaj perfidintoj, Al la sensagxaj vin insultintoj; Al la blinduloj tro pregxintaj; Ho! vi revenu en nia kor'. Logxu amo en nia koro, Resanigxinta pro via ver'; Amo, kompreno kaj estimo, Amo trans cxiu ajn arta limo; Am' de homo nur al homo, Regu fine sur la ter'! {{tag>kanto litero_p flandra}}